Ijob 3

3
1Poste Ijob malfermis sian buŝon, kaj malbenis sian tagon. 2Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:
3Pereu la tago, en kiu mi naskiĝis,
Kaj la nokto, kiu diris: Embriiĝis homo.
4Tiu tago estu malluma;
Dio de supre ne rigardu ĝin,
Neniu lumo ekbrilu super ĝi.
5Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin;
Nubo ĝin kovru;
Eklipsoj de tago faru ĝin terura.
6Tiun nokton prenu mallumego;
Ĝi ne alkalkuliĝu al la tagoj de la jaro,
Ĝi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.
7Ho, tiu nokto estu soleca;
Neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi.
8Malbenu ĝin la malbenantoj de la tago,
Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.
9Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko;
Ĝi atendu lumon, kaj ĉi tiu ne aperu;
Kaj la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu;
10Pro tio, ke ĝi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino
Kaj ne kaŝis per tio la malfeliĉon antaŭ miaj okuloj.
11Kial mi ne mortis tuj el la utero,
Ne senviviĝis post la eliro el la ventro?
12Kial akceptis min la genuoj?
Por kio estis la mamoj, ke mi suĉu?
13Mi nun kuŝus kaj estus trankvila;
Mi dormus kaj havus ripozon,
14Kune kun la reĝoj kaj la konsilistoj sur la tero,
Kiuj konstruas al si izolejojn,
15Aŭ kun la potenculoj, kiuj havas oron,
Kiuj plenigas siajn domojn per arĝento;
16Aŭ kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus,
Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.
17Tie la malpiuloj ĉesas tumulti;
Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumiĝis.
18Tie la malliberuloj kune havas ripozon;
Ili ne aŭdas la voĉon de premanto.
19Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas;
Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.
20Por kio al suferanto estas donita la lumo,
Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon,
21Kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas,
Kiuj elfosus ĝin pli volonte ol trezorojn,
22Kiuj ekĝojus kaj estus ravitaj,
Se ili trovus tombon?
23Al la homo, kies vojo estas kaŝita,
Kaj antaŭ kiu Dio starigis barilon?
24Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi,
Kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo;
25Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min,
Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.
26Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon;
Trafis min kolero.

Jelenleg kiválasztva:

Ijob 3: ESP

Kiemelés

Megosztás

Másolás

None

Szeretnéd, hogy a kiemeléseid minden eszközödön megjelenjenek? Regisztrálj vagy jelentkezz be

A YouVersion cookie-kat használ a felhasználói élmény személyre szabása érdekében. Weboldalunk használatával elfogadod a cookie-k használatát az Adatvédelmi szabályzatunkban leírtak szerint