Jesaja 12
12
1En tiu tago vi diros: Mi dankas Vin, ho Eternulo; ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, kaj Vi konsolas min. 2Jen Dio estas mia savo: mi fidas, kaj mi ne timas; ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li fariĝis mia savo. 3Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo. 4Kaj vi diros en tiu tago: Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta. 5Kantu al la Eternulo, ĉar majestaĵon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero. 6Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.
Currently Selected:
Jesaja 12: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.