Neĥemja 4

4
1Kiam Sanbalat aŭdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan ĉagrenon, kaj li mokis la Judojn. 2Kaj li parolis antaŭ siaj fratoj kaj antaŭ la militistoj de Samario, kaj diris: Kion faras tiuj senfortaj Judoj? ĉu oni tion permesos al ili? ĉu efektive ili alportados oferojn? ĉu ili iam finos? ĉu ili revivigos la ŝtonojn, kiuj fariĝis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo? 3Kaj Tobija, la Amonido, kiu estis apud li, diris: Eĉ tio, kion ili konstruas, estas tia, ke se venos vulpo, ĝi detruos ilian ŝtonan muregon. 4Aŭskultu, ho nia Dio, en kia malestimo ni troviĝas; reĵetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco; 5ne kovru ilian malbonagon, kaj ilia peko ne elviŝiĝu antaŭ Vi; ĉar ili ĉagrenis la konstruantojn. 6Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita ĝis duono; kaj la popolo laboris kuraĝe.
7Kiam Sanbalat kaj Tobija kaj la Araboj kaj la Amonidoj kaj la Aŝdodanoj aŭdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj kaj ke la breĉoj komencis esti fermataj, ili tre ekkoleris. 8Kaj ili faris interkonsenton, ke ili ĉiuj kune iru milite kontraŭ Jerusalemon kaj faru al ĝi malbonon. 9Sed ni preĝis al nia Dio, kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraŭ ili. 10La Judoj diris: Malgrandiĝis la forto de la portistoj, kaj da rubo estas multe; kaj ni ne povas konstrui la muregon. 11Kaj niaj malamikoj diris: Ili ne scios kaj ne vidos, ĝis ni venos en ilian mezon kaj mortigos ilin kaj ĉesigos la laboradon. 12Kiam la Judoj, kiuj loĝis apud ili, venadis, kaj diradis al ni, dekfoje, el ĉiuj lokoj: Revenu al ni, 13tiam mi starigis malsupre sur la lokoj malantaŭ la murego, sur la nekovritaj lokoj, mi starigis la popolon laŭfamilie, kun iliaj glavoj, lancoj, kaj pafarkoj. 14Kaj mi pririgardis, kaj mi stariĝis, kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo: Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj. 15Kiam niaj malamikoj aŭdis, ke ni scias, tiam Dio detruis ilian intencon, kaj ni ĉiuj revenis al la murego, ĉiu al sia laboro. 16Kaj de post tiu tago duono de miaj junuloj faradis la laboron, kaj duono tenis lancojn, ŝildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la estroj troviĝadis malantaŭ la tuta domo de Jehuda. 17Unuj konstruis la muregon, kaj aliaj portis la ŝarĝojn, kiujn ili metis sur sin; per unu mano ĉiu faris la laboron, kaj en la dua mano li tenis batalilon. 18La konstruantoj ĉiuj havis sian glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto estis apud mi. 19Kaj mi diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo: La laboro estas granda kaj vasta, kaj ni estas disigitaj sur la murego, malproksime unu de la alia; 20tial se de iu loko vi aŭdos la sonon de trumpeto, tien kolektiĝu al ni; nia Dio batalos por ni. 21Tiamaniere ni faradis la laboron; kaj duono de ili tenis lancojn de la leviĝo de la ĉielruĝo ĝis la apero de la steloj. 22Kaj mi ankaŭ diris en tiu tempo al la popolo, ke ĉiu kun sia knabo noktu en Jerusalem, por ke ili estu por ni nokte kiel gardo, kaj tage ili laboru. 23Kaj nek mi, nek miaj fratoj, nek miaj knaboj, nek la gardistoj, kiuj estis malantaŭ mi, neniu el ni deprenis de si siajn vestojn; nur ĉiu aparte estis sendata, por sin bani.

Jelenleg kiválasztva:

Neĥemja 4: ESP

Kiemelés

Megosztás

Másolás

None

Szeretnéd, hogy a kiemeléseid minden eszközödön megjelenjenek? Regisztrálj vagy jelentkezz be

A YouVersion cookie-kat használ a felhasználói élmény személyre szabása érdekében. Weboldalunk használatával elfogadod a cookie-k használatát az Adatvédelmi szabályzatunkban leírtak szerint