dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la riĉeco de la gloro de Lia heredaĵo en la sanktuloj, kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laŭ la energio de la efikeco de Lia forto, kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la ĉieloj, multe super ĉiu reganto kaj aŭtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj ĉiu nomo nomata, ne nur en ĉi tiu mondo, sed ankaŭ en la estonta