Tiam Faraono diris al Jozef jene: Via patro kaj viaj fratoj venis al vi; la lando Egipta estas antaŭ vi; en la plej bona loko de la lando loĝigu vian patron kaj viajn fratojn; ili loĝu en la lando Goŝen; kaj se vi scias, ke estas inter ili kapablaj homoj, faru ilin administrantoj de miaj brutoj.