Dio donu al vi roson ĉielan
Kaj grason de la tero
Kaj multe da greno kaj mosto.
Popoloj vin servu,
Kaj gentoj kliniĝu antaŭ vi;
Estu sinjoro super viaj fratoj,
Kaj kliniĝu antaŭ vi la filoj de via patrino;
Viaj malbenantoj estu malbenataj,
Kaj viaj benantoj estu benataj.